Logo de l'OEP

Seleziona la tua lingua

Logo de l'OEP

Ne, artefarita intelekto ne anstataŭos tradukistojn! (Le Monde, 10 septembre 2024, traduction Christopher Gledhill)

Source : Le Monde, 10 septembre 2024 : https://www.lemonde.fr/idees/article/2024/09/09/non-l-intelligence-artificielle-ne-remplacera-pas-les-traducteurs-et-les-traductrices_6308656_3232.html

Version en espéranto traduite par Christopher Gledhill (Université Paris-Cité). L'autorisation de traduction / diffusion a été accordée par l'AFFUMPT. / Tekston esperantigis Christopher Gledhill (Universitato Paris-Cité). Rajtigon por tradukado/elsendo donis AFFUMPT

Kiel en iu ajn kampo, oni ne devas nek fifamigi nek substaksi Artefaritan Intelekton [AI]. Membroj de la AFFUMPT [Franca Asocio por Universitata Trejnado pri la Tradukaj Profesioj] klarigas, kial ili ankoraŭ kredas je la estonteco de sia profesio

"Sed kial diplomiĝi pri profesia tradukado? Pro maŝintradukado, kaj nun ChatGPT, vi neniam trovos laboron..." Ĉi tio estas rimarko, kiun multaj el niaj studentoj aŭdas, ofte de siaj gepatroj. En la gazetaro, en sociaj retoj, ĉie proliferas alarmismaj mesaĝoj pri la planita estingiĝo de la tradukista profesio. Nepre necesas rebati tiujn onidirojn, sen fali tamen en neadon de la realo aŭ ŝajnigi havi ĉiujn respondojn. Tamen indas memorigi certan nombron da faktoj por malpravigi la apokalipsajn prognozojn: AI [Artefarita Intelekto] estas nek la nova reprezentanto de Satano sur la tero nek la solvo al ĉiuj problemoj alfrontantaj la homaron hodiaŭ.

La profesio de tradukisto ampleksas grandan nombron da profesioj, kiuj profunde evoluis dum la lastaj tridek jaroj. Ne limiĝante al literaturo kaj kulturo, kiuj estas la plej videblaj partoj, tradukado jam preterlasis sian unuan – ĉefe amatoran – perspektivon, por anstataŭe adopti profesian aliron celante provizi servon al la socio kaj al ties diversaj koncernatoj (komercoj, publikaj servoj, civitanoj, juĝatoj, ktp.). Tradukado koncernas, laŭ la elektita skalo 20 000 aŭ eble 50 000 profesiulojn en Francio, kiuj reprezentas esencan, kvankam diskretan, mekanikaĵon en la funkciado de la nunaj ekonomio kaj socioj. Ĉu ili rajtas malagnoski la plej novajn teknologiajn evoluojn? Nur je sia propra risko.

Kondamni senrezerve la uzadon de AI neniel malhelpos ĝian disvastiĝon. Kiel kursgvidantoj, ni kredas, ke nia rolo estas ne fari moralan juĝon pri ĉi tiuj evoluoj aŭ dikti al niaj estontaj diplomiĝintoj, kiun metion ili faru. Pli taŭgas prepari niajn studentojn fari informitajn elektojn, kiuj permesos al ili trovi pagatan okupon, kaj esti rekonataj pro sia profesia valoro. Jen la kialo por ke, temante pri kursoj pri profesia tradukado, la franca asocio, kiu reprezentas universitatajn programoj pri tradukado nacie (AFFUMPT) kaj ankaŭ internacie – kadre de la reto EMT, European Master’s in Translation [Eŭropa Magistro pri Tradukado] – ni decidis efektivigi studon pri tio, kion signifas la apero de AI en nia sektoro, cele al proponi pripensigan kaj konstruan respondon. Ĉar ni estas parto de kompleksa ekosistemo, ĉi tiu pripensado fariĝas kun aliaj agantoj de la sektoro, ĉar nur kune ni povos influi ĉi tiujn evoluojn, kiuj koncernas nin rekte, sed samtempe influas la tutan socion pli vaste.

Ne, ni ripetu, AI ne malaperigos la tradukistojn! "Nu, escepte tiujn – eble – kiuj jam tradukas kiel maŝinoj!" – rebatis usona terminologo kaj tradukisto Alan Melby antaŭ proksimume dek jaroj pri la temo de aŭtomata tradukado. La demandoj, kiujn levas la generativa AI hodiaŭ, estas sufiĉe similaj al tiuj starigitaj de neŭra aŭtomata tradukado, kies apero jam en 2016 permesas al ni retrorigardi la efikojn de ĝia uzo kaj ĝia integriĝo en la ĉiutagan vivon de profesiuloj. Fakte, la mondo de tradukado pli pretas ol aliaj sferoj por pensi pri la efiko de novaj iloj sur la sektoro. AI havos - ĝi jam havas - profundan efikon sur certaj segmentoj de la merkato; aliaj estos tre malmulte tuŝitaj (ekz. altvalora komunikado, tradukado de reklamoj, ktp); en multaj kazoj, ĝi kondukos - kaj jam kondukas - al profundaj ŝanĝoj en la ĉeno, kiu procedas ekde originala teksto ĝis la finaj ricevantoj; ĝi ankaŭ – kiel multaj similaj progresoj en la pasinteco – estigos novajn bezonojn kaj novajn profesiojn. Iuj eĉ kaptas la okazon por fari el ĝi kreivan ilon. Same kiel aliaj profesioj, tiu de tradukisto devas adaptiĝi, sed ĉar ĝiaj ricevantoj estas homoj, ankoraŭ necesos havi taŭge trejnitajn homojn por garantii, ke la dokumentoj destinitaj al aliaj respondas al ties bezonoj, laŭ kvalito, sento kaj aktualeco. Tio postulas, en tre diversa mondo, regadon de la komputikaj iloj, uzadon de strategiaj opcioj kaj kompreneble, ree kaj ade, tradiciajn tradukokapablojn.

Je ĉi tiu etapo de nia pripensado, ni kredas, ke sukcesa integriĝo de AI en la tradukprofesio postulas aldonon prefere ol diluo de la kapabloj atenditaj de profesiaj tradukistoj. Ĝi ankaŭ postulos etikan uzon, respekteman al la malsamaj partioj, kiu garantias al tradukistoj decajn laborkondiĉojn kaj justan rekompencon. Fakte niaj diplomoj jam traktas la temon – ne kiel baldaŭan malaperon, sed kiel novan mutacion.

Resume, koncerne AI-n, ni devas anstataŭigi emocion per la observado de evoluoj kaj la kolektiva ellaborado de respondoj. Estas vere, ke la profesia estonteco de la tradukistoj, kiujn ni trejnas, gravas por ni. Sed estas eĉ pli grava por ni la multfaceta servo, kiun ofertas tradukado al la socio. Estas ĝuste pro tio, ke ni certas, ke homa tradukado, ĉu ekipita aŭ ne per AI, alportas kaj ĉiam alportos aldonan valoron, kaj pro tio, ke ni estas korligitaj al nia misio de tradukisto-trejnistoj.

[Subskriboj]

Nome de AFFUMT (Franca Asocio de Universitata Trejnado por Tradukaj Profesioj), Nicolas Froeliger, profesoro ĉe Universitato Paris Cité; Katell Hernandez Morin, docento ĉe Universitato Rennes 2, prezidanto de AFFUMT; Vasilica Le Floch, docento ĉe Universitato de Lorraine; Rudy Loock, profesoro ĉe Universitato Lille; Alain Volclair, direktoro de la Eŭropa Instituto por Tradukaj Profesioj, Strasburgo; Will Noonan, docento ĉe Universitato Bourgogne).

 

  1. Version en espéranto traduite par Christopher Gledhill (Université Paris-Cité). L'autorisation de traduction / diffusion a été accordée par l'AFFUMPT. / Tekston esperantigis Christopher Gledhill (Universitato Paris-Cité). Rajtigon por tradukado/elsendo donis AFFUMPT
  2. [Source : Le Monde, 10 septembre 2024 : https://www.lemonde.fr/idees/article/2024/09/09/non-l-intelligence-artificielle-ne-remplacera-pas-les-traducteurs-et-les-traductrices_6308656_3232.html